Zum Hauptinhalt springen
MrSpinnert von MrSpinnert, vor 4 Jahren
Pigor & Eichhorn – Kisi vin

Pigor & Eichhorn – Kisi vin – Pigor kantas – Benedikt Eichhorn devas akompani – Kanto esperanta.

Teksto:
La plej bela, plej bela virino
Estas vi bela esperantistino

Ĉiutage, ĉiunokte, mi pensas pri vi
Bedaŭrinde vi ne pensas pri mi

Kisi vin Kisi vin Kisi vin
Mi volas nur kisi kisi kisi vin
Mi estas tre tre volema
Tre tre kisema
Mi volas nur kisi kisi vin

Bedaŭrinde mi nur estas komencanto (fone: jes)
Ankoraŭ kreskas mia Esperanto (jes, jes)
Kiam vi parolas, mi tute ne komprenas gxin
Ĉar min nur interesas kisi vin

Kisi vin Kisi vin Kisi vin
Mi volas nur kisi kisi kisi vin
Vi min tre tre konfuzas
Sed mi vin amuzas
Bonvolu ne moki moki min

Kisi vin, Kisi vin, Kisi vin
Mi volas nur kisi kisi kisi vin
Mi tre tre bedaŭrus
Se ni neniam kisus
Tial kisu (kisu, kisu)
Tial kisu (kisu, kisu)
Tial kisu (kisu, kisu)
Nur unufoje
Kisu kisu min
Bonvolu kisi min!

Musiko kaj Teksto: Thomas Pigor
Sono de la KD Volumen 8
Eldonejo: roofmusic
Bildoj: Bar jeder Vernunft Berlin (2014)